Comment on Venu al la Tutslovakia Esperanto-Kongreso (TEK) 2026
kubofhromoslav@lemmy.world 4 weeks agoTiu elekto venas de limigoj de la sistemo, kiun ni uzas por krei aliĝilon kaj mastrumi partoprenantojn - #CiviCRM. Mi tute konsentas, ke tio devus esti aŭtomata. Sed fari tion aŭtomate estas surprize malfacila tasko. Almenaŭ kiam oni volas tamen uzi la povumon de tia sistemo (kaj ĝi ja estas freneze potenca! fakte, la plej kapabla libera membro-mastrumilo, kiun mi konas!).
Por klarigi: 1-taga partopreno estas opcio por partopreni nur 1 tagon. La “1-a aliĝperiodo” estas por tiuj, kiuj partoprenos pliajn tagojn.
schnurrito@discuss.tchncs.de 4 weeks ago
Bone, dankon pro la klarigo; tio tamen estas konfuza.
kubofhromoslav@lemmy.world 4 weeks ago
Se vi havas proponon kiel tion vortumi, volonte skribu.
schnurrito@discuss.tchncs.de 4 weeks ago
“1-taga partopreno” / “plurtaga partopreno”?
kubofhromoslav@lemmy.world 4 weeks ago
Tio estus problema pro teĥnikaj kialoj. Interne estas tie markitaj 3 aliĝperiodoj, kaj mi simple ŝaltas kaj malŝaltas ilin en taŭga tempo. Tial ili havu malsaman nomon. Mi probable aldonos iuj helpan apuskribon 🤔