Mi persone kunlaboris kun Rob dum 1 jaro kiel iama volontulo de TEJO. Li estis nekredeble optimisma, ĉiam ridanta eĉ se laca, kun nekredeble akra okulo por lingvaj eraroj. Mi ankaŭ traktis liajn korektojn por la gazeto Kontakto de TEJO kaj vere miris kiujn ĉiujn erarojn kaj malglataĵojn li kapablis rimarki. Esperantujo la perdis plian giganton.
Imagu kiom da ĝojo li povus sperti, kiom da tekstoj provlegi, al kiom da blindaj esperantistoj helpi se li vivus eĉ nur 1 jaron pli longe.
Jes, ni ĉiuj dezirus tion. Nuntempe ni ne havas tian medicinon. Iam ni kreos ĝin. Por Rob, bedaŭrinde, estos malfrue. Same por multaj aliaj bonaj homoj. Ĉiun tagon, je kiu ni plifruigos kreon de vera aĝiĝ-renversa medicino, ni savos 110 000 homojn. Kaj por tio indas labori!