Uzado de programaro en Esperanto helpas daŭre resti kun la lingvo, pli rapide kaj multe lerni kaj plivastigi sian vortoprovizon. Mi mem tiel subtenis mian lernadon jam tre komence post eklerno de Esperanto.

Kaj fluaj parolantoj (aŭ almenaŭ skribantoj :) povas helpi traduki programojn. Iuj programoj havas relative malmultan tekston, do traduko povas esti rapida. Iuj programoj estas vaste uzataj (ekz. MediaWiki kiu funkciigas Vikipedion, aŭ WordPress kiu funkciigas multajn retejon), aŭ aparte gravaj por la Esperantaj movado kaj komunumo (ekz. Telegram por tuja mesaĝado, kaj nove ankaŭ OpenProject kiu helpas al projekta mastrumado) kaj tial des pli indas traduki ilin.

Kiujn programojn kun interfaco en Esperanto vi uzas?