Grandega parto de jara buĝeto de TEJO devenas de unusola fonto - administra subvencio. Por 2026 la subvencio ne estis aprobita al TEJO. Post la lasta fojo kiam tio okazis, antaŭ kelkaj jaroj, la financoj de TEJO estis fragilaj kaj la organizo ne sukcesis replenigi la mankantan rezervon en la kapitalo. Eĉ malgraŭ TEJO nun maldungas preskaŭ ĉiujn oficistojn (la plej granda parto de jara uzo de mono), antaŭvideble ĝi havos grandan deficiton fine de la jaro, kiun probable helpos kovri UEA.
Al TEJO mankas mono post nericevo de subvencio. Ĝi maldungas oficistojn kaj bezonos prunton
Submitted 8 hours ago by kubofhromoslav@lemmy.world to esperanto@sopuli.xyz
https://www.liberafolio.org/2026/04/23/truego-en-la-poso-de-tejo/