Nur ĝis la 30-a de Aprilo 2026 okazas la konkurso VikiPrintempo de Centra kaj Orienta Eŭropo. Enkadre de ĝi vi povas gajni valorajn premiojn pro verko / traduko de artikoloj pri Centra kaj Orienta Eŭropo por la Esperantaj Vikipedio kaj / aŭ Vikivojaĝo.

Vidu detalojn en:

Aparte, vi povas helpi partoprenontojn de la sekva UK 2026 en Graco, Aŭstrio per verko de artikoloj utilaj por la kongreso. Ekz. turisma gvidilo en Vikivojaĝo pri Graco kaj Aŭstrio, kiu rekte helpos al partoprenontoj pli bone prepariĝi. Aŭ artikoloj en Vikipedio pri turismaj allogaĵoj.

Se vi volas partopreni, sed ne havas multajn spertojn pri Vikipedio, vi povas lerni bazon per la videa kurso kaj konciza manlibro pri Vikipedio kaj ĝiaj frataj projektoj.