Homaro (kaj certe ankaŭ vi mem) jam multege profitas de altkvalitaj, fidindaj informoj en Vikipedio. Kaj Vikipedioj povas daŭre mutle profiti de pluraj artikoloj rilataj al sano, kiuj ja povas savi ies vivon, eble ankaŭ vian.

Tial mi invitas vin verki aŭ traduki artikolon pri sano por la Esperanta Vikipedio (nu, aŭ ankaŭ alilingva, se vi preferas) kaj partopreni en viki-defio de kiu vi povas gajni valoran premion!

Sed la defio finiĝos tre baldaŭ, la 16-an de Julio 2026 (UTK), do rapidu! meta.wikimedia.org/wiki/Health_Challenge_2026/eo

La defion organizas Vikimedio EO, kunordigata de UEA, kunfinancita de la Eŭropa unio.

Fona foto de Chris Hunkeler, CC BY-SA 2.0, eo.wikipedia.org/…/Dosiero:Ludovic_and_Lauren_(84…