Saluton! Mi serĉis rimedojn por lerni aliajn lingvojn per Esperanto, ne por lerni Esperanton. Ne ekzistas multe, sed jen kion mi trovis. Ĉiuj ligiloj kontrolitaj la 26-an de septembro 2026.

Ĉu vi konas pliajn? Skribu ilin en komento kaj mi aldonos ilin al la listo. Oni povas respondi eĉ el Mastodon.

Retejoj kaj aplikaĵoj

  • slovake.eu — la slovaka: kursoj, ekzercoj kaj vortaro. Senpaga, de E@I.
  • deutsch.info — la germana. Senpaga, de E@I.
  • lingvo.info — la lingvoj de Eŭropo. Ne kurso: historio, gramatiko kaj kuriozaĵoj de ĉiu lingvo.
  • uTalk — aplikaĵo por 150 lingvoj; laŭ ĝia blogo, Esperanto estas unu el la deirlingvoj. Pagenda.

Kursoj en Vikilibroj

La plej ampleksaj:

Pli mallongaj: Germana, Interlingvao, Itala lingvo, Hebrea, Angla.

Tokipono kaj Ido

Por praktiki iun ajn lingvon

  • Tatoeba — frazoj en Esperanto kun ilia traduko al multaj lingvoj.
  • Reta Vortaro — vortaro de Esperanto kun tradukoj al multaj lingvoj.
  • Vikivortaro — la Esperanto-versio de Wiktionary.

Jam demandite en lernu.net